Kubo raportas 88 novajn kazojn de Covid-19 kaj du forpasintojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-03 09:38:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  sep 3 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo,  per la  dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis  ke je la fermo de tiu ĉi merkredo, oni konfirmis  88 novajn kazojn pozitivajn  kaj du forpasintojn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je  4214  personoj malsaniĝintaj.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  1346 pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 5691  samplojn kaj la lando jam akumulas 414 418 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 638 pacientoj.

En Kubo ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,8% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  362  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 58,5% estis sen simptomaj. El la totalo 69 estas de Havano.

La nombro da forpasintoj entute estas je 100  kun indikilo de morteco je 2,37% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 22 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 111 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 3474  jam rekuperiĝintaj (16 pliaj hieraŭ). Deksep   pacientoj  estas en grava stato kaj 4 en kriza stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   25 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,33 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 13 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,48%.

Kubo  trapasas rekuperiĝan fazon, tamen,   Havano estas en   fazo de loka transmisiado. La situacio de la kuba ĉefurbo estas ne bona kaj tial la urbo travivas novan etapon per limigaj regulaĵoj cele bremsi la kontaĝon.

La  aŭtoritatuloj insistas pri memdisciplino kaj plenumo de la higienaj kaj sanitaraj regulaĵoj. Havano intensigas la kontrolojn de kontaktoj kaj altigas la nombron da  testoj  pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up