Elektita Kubo en UN por membri kelkajn instituciojn de ECOSOC

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-16 10:41:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Romo, sept 16 (RHK) Per la voĉdono pozitiva de 52 el la 54 voĉdonantoj,  Kubo membros, de januaro 2021, la Komisionon de Loĝantaro kaj Evoluo, la Estraron Ekzekutivan, kiu subtenas kaj kontrolas kelkajn programojn de UN por evoluigo (PNUD); la Fondaĵon de Loĝantaro (UNFPA);  Servojn por Projektoj (UNOPS); kaj la Komitaton de la Programo kaj Kunordigo, ĉiuj sub la gvido de la Ekonomika Komisiono (Ecosoc).

En tiuj  organoj oni pritraktas, ĉefe, ekonomiajn, sociajn, kulturajn kaj prisanajn aferojn, samkiel pri homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, kaj faras rekomendojn al la Ĝenerala Asembleo, al la membroj de UN kaj al la fakaj institucioj  interesitaj.

Usono klopodis bremsi la elekton de Kubo, petinte la voĉdonadon al la kandidataroj, kio ne estas necesa, ĉar por membri en la menciitaj establoj, ekzistis sama nombro aŭ malpli da kandidatoj ol vakaj postenoj, kaj nia lando povintus elektiĝi sen voĉdonado.

La ĉeesto de Kubo en la menciitaj help-organoj, kontribuos al fortigo de la laboro de Ecosoc kaj al analizo de elstaraj temoj de la tutmonda tagordo. 
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up