Díaz-Canel denuncas usonan komploton cele estigi socian kaoson en la kariba insulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-18 13:39:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Denuncas Díaz-Canel komploton  de Usono cele estigi socian kaoson en Kuba

Havano, sep 18 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, avertis  pri komploto celanta estigi kaoson socian en la kariba lando favore al la elekto en Usono.

“Estas senkompataj kaj senĉesaj  atakoj kontraŭ la ĉefaj enspezofontoj. Konfirmiĝas la brutala fortigo de la ekonomia sieĝo kaj financa persekuto. Evidentigas, ankaŭ,  kompleta alvoko kaj celo instigi al socia kaoso en la lando, kiel parto de la elektaj interesoj usonaj”, denuncis la prezidento en kunsido kun provincaj guberniestroj.
 
La insula ŝtatestro atentigis, krome, pri komunika kampanjo en la sociaj retejoj kontraŭ Kubo, kiu disvastigas temojn de disopinio, kiel rasismo, perforto al virinoj, homaj rajtoj kaj religia libereco kun la celo malprestiĝigi la kuban revolucion.

“Ni alfrontos la komunikan manipulatan kampanjon kaj de malamo kontraŭ la intelektuloj kaj artistoj kuba, konceptita, gvidata kaj bone pagata el Usono. Ni tion faros per la vero, la identeco kaj amo”, skribis la ŝtatestro en sia socia retejo en Twitter.

Ekde 1960 Vaŝingtono trudas feran sieĝon kontraŭ Kubo kaj plurajn punojn. Tamen, la malagresemo al Havano multobliĝis post la alveno de Donald Trump al la Blanka Domo, kaj pli graviĝis de la pandemio de la nova kronviruso, malhelpante la aliron al medikamentoj kaj bezonataj ekipaĵoj por fronti tiun ĉi sanitaran krizon.

La kubaj aŭtoritatuloj plurfoje kritikis la usonan obsedon detrui la kuban Revolucion, kaj laŭ la proksimiĝo de la prezidentaj elektoj en tiu lando, atentigas pri la kalunmia kaj mensoga kampanjo de Vaŝingtono kontraŭ Havano, kiu apartenas al la strategio de Trump por deflankigi la atenton de la publika opinio pri lia malbona mastrumado sanitara kaj ekonomia en sia lando.

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez pasintjulie priparolis la “elektan oportunismon” de Trump kaj kritikis lin pro kunveno kun mafiuloj kontraŭkubaj en Miamio.

La politko de la riĉulo respublikana al Kubo kaj Venezuelo estas kritikata eĉ ene de la nordamerika lando, kie rezidas signifan nombron de migrintoj de origino kuba kaj venezuela.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up