Kuba prezidento partoprenos la 75-an periodon de la Ĝenerala Asembleo de UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-21 11:28:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba prezidento partoprenos la 75-an periodon de la Ĝenerala Asembleo de UN

Havano, sep 21 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenos ĉi-marde la ĝeneralan debaton de la 75-a laborperiodo  de la Ĝenerala Asembleo de UN, informis la retejo Cubaminrex.

La noto informas ke Kubo estos la sepa parolanto de la marda sesio,k la malferma tago de la grava renkontiĝo, kiu ĉi-jare efektiviĝas virtuale kaŭze de la pandemio de Covid-19.

En la grava kunsido oni antaŭvidas partoprenon de pli ol 170 ŝtatestroj kaj estroj de registaroj.

Krom la centra partopreno de la prezidento, oni antaŭvidas ke Kubo partoprenu en la eventoj de altranga nivelo okaze de la 75-a datreveno de UN, la 25-a datreveno de la IV-a Konferenco Monda pri la Virino, kaj la Internacia Tago por Totala Elimino de Nukleaj Armiloj, sa mkiel la Pintkunsido pri Biodiverseco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up