Fidel Castro antaŭ UN: historia parolado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-26 13:09:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 26 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel elstarigis hodiaŭ la validecon de la parolado de la historia gvidanto Fidel Castro en UN de antaŭ sesdek jaroj.

Per la socia retejo Tvitero, la insula ŝtatestro emfazis ke la kuba Revolucio markis turnopunkton per tiu parolado en Unuiĝintaj Nacioj.

Díaz-Canel citis la vortojn de Fidel kiam diris: “Nia ŝanco por diri la veron estas tiu ĉi, kaj ni ne perdos la okazon ĝin esprimi.”

Laŭ la insula prezidento, Kubo ĉiam alparolos la mondon sub tiu principo. De antaŭ 60 jaroj, la 26-an de septembro, la tiama ĉefministro parolis por la unua fojo antaŭ la plej granda organo de UN kaj ties parolado, preskaŭ 5-hora, estas inter la plej longaj tie eldiritaj iam ajn.

Krome, estas unu el la plej kritikaj kaj fortaj kontraŭ la filozofio de milito kaj forrabo.

La denunco farita kontraŭ pluraj agoj de la usona registaro kontraŭ la kuba Revolucio kaj uzo de perforto per la kreskinta  milita konkurado, estis la ĉefaj argumentoj de tiu parolado, kiu provokis grandajn aplaŭdojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up