Asertas Díaz-Canel ke Kubo ekaktivigos sian ekonomion eĉ kun la pandemio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-28 11:14:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ministra konsilantaro  analizas ekonomian  situacion meze de la  pandemio

Havano, sep 28 (RHK) «Fidi je la nuntempo de nia lando estas la plej bona maniero konkeri la estontecon, kaj neniu, nek io ajn povos haltigi nin, ĉar la amo por Kubo puŝas nin kaj donas esperojn kaj optimismon meze de la plej kompleksaj kaj malfacilaj situacioj», esprimis la kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, dum ordinara sesio de la ministra konsilantaro septembra.

Dum la kunsido li parolis pri la laŭdinda batalo frontata de la nacio kaŭze de la Covid-19 kaj la maniero kiel la Registaro devas repreni la laborsistemojn, je ĉiu instanco, eĉ kun la ĉeesto de la malsano.

La fiasko-li asertis- neniam estas opcio por la Revolucio, kaj ni venkos kaj defendos nian sendependecon, nian suverenecon, sen enmiksiĝoj, kun la kapabloj kaj potencialoj de nia popolo. Ni alvokas ĉiujn por tio fari nun.

«Niaj pensoj hodiaŭ por la bonfarto de la lando, de la Revolucio, estas semo, kaj tial, pensi kiel tutlando en la nunaj momentoj estas planti la estontecon de Kubo», asertis la ŝtatestro dum sia fermparolado en la supera registara organo, kiu estis gvidita de la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz.

«Hodiaŭ Kubo saniĝas, sed, krome, ĝi semas estontecon. Kaj ni certas pri tio ke laborante tiamaniere ja estos estonteco por Kubo, kiu sin bazas en nia komuna konstruo de la nuntempo, hodiaŭ, ĉi tie kaj nun».

«En scenejo, kie nepras daŭre kontroli la reaperon de la malsano okazinta en la insulo, Díaz-Canel insistis pri tio ke samtempe ni estas envolvitaj «en la desegno de la landa funkciado en la normaleco, kun realismo, kaj rekuperante la ekonomian kaj socian agadon kiel eble plej multe, por ke la ekonomio, iom post iom kaj sub kontrolo, reaktiviĝu», pri kio okupiĝas kelkaj laborgrupoj.

La prezidento pritaksis la evoluon de la malsano enlande, favora,  kun indikiloj malaltaj  kompare kun la situacio en la mondo; ĉar la maniero kiel oni laboris, eĉ  meze de la nuna reapero, ebligis kontrolon kaj neniam kolapsiĝis la sansistemo: ne forpasis infanoj nek gravedulinoj kaj la kontaĝ-ciferoj en nia sanitara personaro estis tre malaltaj.

Aldone al tiuj ĉi nekontesteblaj sukcesoj, en la daŭro de pli ol 6 monatoj de batalo kontraŭ la epidemio, en Kubo oni ankaŭ atentis kaj oferis salajrajn garantiojn al dekoj da miloj da personoj antaŭ malsamaj situacioj, ĉar ili devis resti hejme por protekti sian sanon kaj de la familianoj.

Ĉio ĉi estis farita de la kuba ŝtato, la registaro, la Revolucio, kun granda altruismo; tial, en Kubo oni kundividis ĉies sorton kaj kundividis ĉion posedatan inter ĉiuj.

La prezidento emfazis ke tre gravas ke ni  ĉiuj ekkonsciu pri la graveco kaj komplekseco de la nuna momento, kaj aldone, pri ĉiuj niaj fortoj, kaj  fidu  venke alfronti tiun realon, kiel ĉiam estis farite de la kuba Revolucio.

Kaze de Kubo, al tiu malfacila kunteksto aldoniĝas la persekutado financa kaj la agresema politiko de Usono, kiu pli kaj pli fortigas sian sieĝon kaj impulsas kampanjojn bone pagitajn por malprestiĝigi la Revolucion, kaj malame ataki kiun ajn opinigvidanton, kiu defendu nin en la sociaj retejoj.  

«Nia  konvinko estas daŭre rezisti, sed ankaŭ avanci kiel eble plej multe rilate al ĉio aprobita por plibonigi nian socion kaj defendi la landan vizion kiun ni kundividas», asertis la insula ŝtatestro.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up