La kuba ĉefministro parolis en la virtuala kunsido de UN pri financado de la Tagordo 2030

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-29 12:52:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ĉefministro Manuel Marrero Cruz

Havano, sep 29 (RHK) En la 75-a laborperiodo de la Ĝenerala Asembleo de UN, la kuba ĉefministro, Manuel Marrero parolis en la pintkunsido de estroj de ŝtato kaj registraroj  pri financado de la Tagordo 2030 por daŭripova evoluigo en la erao de la Covid-19.

Preter tio, la ĉefministro aldonis la proponeman kaj agadfavoran voĉon de  Kubo fronte al la bezono ke la evoluontaj landoj havu la eblecon kalkuli je la rimedoj-novaj kaj aldonaj- kiuj certigu daŭrigeblon evoluigan, spite al la defioj de la pandemio.

En sia parolado, Manuel Marrero esprimis ke "ni subtenas la iniciatojn por mildigi la ŝuldojn, kvankam estas ne sufiĉaj; oni devas elimini la nepageblan eksteran ŝuldon, kiun ŝarĝas la sudaj landoj, kiu, pligravigita pro la sociekonomiaj efikoj de la pandemio, kontraŭstaras la daŭrigeblan evoluon de la popoloj."

"Oni devas plenumi la sindevigojn rilate oficialan helpon al evoluo, al kresko pri ekstera financado sub justaj kondiĉoj, samkiel aliro al merkatoj kaj transdono de teknologioj. La popoloj de la mondo bezonas efikajn solvojn tujajn. Estas horo agi. Urĝas agoj kaj ne paroloj”, li emfazis.

Ekde la jaro 2002, kelkaj mondaj renkontiĝoj ree debatis pri  temoj, kiuj bezonatas kiel antaŭkondiĉoj, tio estas, apliki normojn travideblajn kaj raportojn de la sistemoj financaj kaj bankaj, aŭ tiujn, kiuj favorus respondecan investojn fremdajn, kiuj stimulu la uzon maksimuman de la rimedoj de ĉiu lando, materialoj, homaj kaj teknikaj. Ĉiuj ĉi bezonoj daŭre estas for de realaj konkretiĝoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up