Kubo avancas al nova normaleco kunvive kun la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-12 09:51:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Respondeco kaj disciplino por alfronti la novan normalecon

Havano, okt 12 (RHK) Sep monatojn post detekti la unuan kazon de Covid-19 enlande, Kubo eniras ĉi-lunde periodon de nova normaleco dum kiu ĝi devos kunvivi kun tiu malsano.

La landa strategio por preventi kaj kontroli la kronviruson Sars-Cov-2 ne estiĝis kun la unua kazo, la 11-an de marto, sed jam antaŭe, laŭ klarigis la landaj aŭtoritatuloj. Tamen, tiu ĉi laborperiodo ebligis realĝustigojn surbaze de la sciencaj konoj kaj la akumulitaj spertoj, kiuj faciligis pozitivajn rezultojn en la mastrumo de la epidemio kaj ebligis ke nun la plej parto de la lando povas eniri al la nova etapo.

Laŭ sciigis la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en la televida programo Ronda Tablo, la 9-an de oktobro, la lando aprobis strategion por kunvivi kun la malsano dum revigligas la ekonomian kaj socian agadon, kio eblas per minimumo da riskoj se oni agas respondece.

Estas periodo, kiu ankaŭ postulas novan sintenon, individue kaj kolektive, konsciaj pri tio ke la viruso daŭre minacas nin, asertis la ŝtatestro.

Tial oni ne devas nur fidi je la bonaĵoj de sansistemo, kiu dum sep monatoj atentis 100% de la 5948 konfirmitaj kazoj kaj iliajn kontaktojn sen kolapsiĝi; bezonatas sin protekti por ne malsaniĝi.

La kurac-proceduroj evoluigitaj de spertuloj kaj sciencistoj kubaj evidentigas ĉiutage sian efikecon, sed la specialistoj mem atentigas pri eblaj sekvoj, kaj tial nepras plenumi la sanitarajn normojn por eviti kontaĝon.
Pli ol 700 esploristoj, 16 klinikaj elprovoj plenumataj per 13 bioproduktoj kaj 52 kuracistaj laborbrigadoj  kunlaborintaj en aliaj landoj dum la pandemio, estas ankaŭ ciferoj, kiuj parolas pri la fortoj de la insulo survoje al la nova periodo.

Al tio aldoniĝas la ekzisto de la vakcina kandidato Soberana 1 kaj la ebleco, laŭ raportis la prezidanto de la entreprena grupo BioCubaFarma, Eduardo Martínez, ke antaŭ fino de la jaro estu du pliaj kandidatoj elproviĝantaj en homoj.

Tamen, ankoraŭ ne estas tempo de la sopirata fizikaj brakumoj, esprimis la prezidento Díz-Canel parolante pri la trajtoj de la momento proksimiĝinta, kiam sendube la espero ke ne plu mortu aliaj homoj, ĝis nun 123, dependos certagrade de la sinteno de ĉiu homo. (PL)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up