La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel vizitas Santiagon de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-15 11:54:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 15 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel anoncis per mesaĝo en Tvitero sian vojaĝon al la orienta provinco Santiago de Kubo, kie li plenumos laborviziton.

De antaŭ kelkaj tagoj, dum kunsido kun la portempa laborgrupo de la registaro fronte al la Covid-19, Díaz-Canel informis ke en la nova normaleco, oni reprenos la registarajn vizitojn al ĉiuj provincoj, interrompitaj de antaŭ 7 monatoj pro la apero kaj avanco de la nova kronviruso Sars-Cov-2.

Tiu laborstilo ebligas al la gvidantoj de la ŝtato kaj registaro, akompanate de la politikaj kaj amasorganizoj, esti pli proksimaj al la civitanaro kaj al ĉiuj procezoj de produktado kaj servoj en ĉiu teritorio, cele skizi strategiojn por plibonigi la ekonomion kaj sekve, la vivkvaliton de la kubanoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up