Díaz-Canel gratulas la elektan venkon de MAS kaj Luis Arce de Bolivio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-19 12:46:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 19 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel esprimis per la socia retejo Tvitero sian ĝojon kaj gratulon al la Movado Al Socialismo (MAS), kiu rekuperas la prezidantecon de la sudamerika lando. 

“Gratulojn al MAS, kiu rekuperis en la urnoj la povon uzurpitan de la oligarkio kunkulpe de la organizo de amerikaj ŝtatoj kaj la imperia gvido”. 
La kuba ŝtatestro emfazis ke “Kubo dividas la ĝojon pro la venko de Luis Arce” kaj festas la renaskiĝon de la bolivara idearo. 

Same, la ministro de eksteraj rilatoj de la insulo, Bruno Rodríguez, sendis gratulojn al Luis Arce, al David Choquehuanco kaj al MAS “pro la historia kaj trascenda venko, kiu redonos justicon kaj bonfarton al la frata bolivia popolo”

Ĉi-dimance la 18-an de oktobro okazis en Bolivio la prezidentaj elektoj kun grandaj esperoj, post preskaŭ unu jaro de puĉo, kiu forpelis la elektian prezidenton Evo Morales.

Sciinte la rezultojn je urna buŝo, kiu konfirmis la elekton per 52,4% de la voĉoj, Arce esprimis ke lia lando rekuperis la demokration kaj la esperon.

Li dankis la popolon kaj la membrojn de MAS kaj al la internacia komunumo pro akompano en la elekta procezo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up