Díaz-Canel elstarigas la nacian himnon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-20 16:05:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 20 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elvokis hodiaŭ la valorojn de la nacia himno, kiam ni celebras la 152-an datrevenon de ĝia unuafoja kantado, kiel himno de Bayamo, tiam nomata La Bayamesa.
Per mesaĝo en Tvitero, la ŝtatestro memorigis la genezon de tiu kanzono kaj la emocion de la kubanoj kiam ĝin kantas.

Li  aldonis al sia mesaĝo materialon poublikigitan de la gazeto Gramna, kiu memorigas la komencojn de la emancipigajn batalojn de Kubo kaj la cirkonstancoj en kiu la patrioto Pedro Figueredo (Perucho)  verkis la tekston de tiu ĉi kanzono, poste muzikigita kaj identigita kiel nacia himno.

La 20-an de oktobro 1868, en la urbo Bayamo, unua teritorio kuba liberigita de la hispana koloniigo flanke de la naskiĝinta armeo “mambi”, la popolo alpropigis al si la marŝon inspirodonan ¡Al batal´kuru tuj, bajamanoj, ke l´Patri´ vin rigardas orgojle!...

Okaze de tiu datreveno, la 20-an de oktobro la kubanoj celebras la Tagon de la Nacia Kulturo.

Al batal´kuru tuj bajamanoj,/ ke l´Patri´vin rigardas orgojle
Vi ne timu forpasi plenglore,/ ĉar la mort´por Patri´estas viv´
Sub katenoj la viv´, estas viv´ en ofendo  sinkita kaj honto 
De l´klarion´aŭskultinte la sonon. / !Kuru tuj, kuraĝuloj al armil´!
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up