Solidigas Kubo sian leĝofaran kalendaron

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-29 12:58:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Miguel Díaz-Canel dum laborperiodo de la nacia parlamento

Havano, okt 29 (RHK) Kubo avancas en la solidiĝo de sia leĝofara kalendaro, post aprobi hieraŭ kvar novajn leĝojn flanke de la Nacia Asembleo de la Popola Povo (parlamento), plenumante la Konstitucion.

Dum la V-a ordinara laborperiodo de la IX-a leĝofaro, la kubaj parlamentanoj aprobis la Leĝoj pri Ekstera Servo,  de Organizo kaj funkciado de la Ministra Konsilantaro, re mandatrevoko de la elektitoj al la regorganoj, kaj de la prezidento kaj vicprezidento de la respubliko.

La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, rekonis kiel pozitiva la avancon de la leĝa kalendaro de la lando, spite al la damaĝoj provokitaj de la  Covid-19.

Dum la fermo de la laborperiodo, la ŝtatestro elstarigis ke la leĝa ekzerco estis akompanata de spertuloj kaj de la civitanaro, sperto kiu devas  esti daŭra kaj  plibonigenda.

La aprobitaj normoj certigas la evoluigon de la konstituciaj preskriboj koncerne al la superaj ŝtataj  kaj registaraj organoj, kaj garantias la institucian ordon de la lando.

Dum antaŭaj labortagoj, la deputitoj starigis demandojn kaj sugestis modifojn al la leĝoproponojn, kunsidinte por la unua fojo virtuale laŭ la adoptitaj reguloj sanitaraj enlande.

Oni trastudis pli ol cent proponoj de la civitanaro, kiu partoprenis per diversaj kanaloj kaj ankaŭ per elektronikaj poŝtoj.

Laŭ la insula ŝtatestro, la scenejo provokita pro la plifortigo de la usona sieĝo kaj la sekvoj de la Covid-19 devigas nin akceli la novan strategion sociekonomian anoncitan de la registaro.

Tiu ĉi programo prioritatas en la nuna kunteksto postulanta plian kontrolon, multobligi la ŝparon de valutoj kaj energetikaj portantoj, samkiel simpligi administrajn procezojn, li rekonis.

Adoptitaj decidoj kiel faciligoj por eksporti kaj importi, la elementoj rilataj al la neŝtataj agantoj kaj la gvidlinioj de loja evoluigo por entreprena struktuto pli forta, estas nepraj, klarigis la ŝtatestro.

Dum la parlamenta sesio, dudeko da novaj deputitoj enposteniĝis kaj subskribis la interkonsentojn kaj dekreto-leĝoj adoptitajn de la ŝtata konsilantaro.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up