Ekas klinikaj elprovoj de la vakcina kandidato Soberana 2 kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-02 09:59:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Finlay

Havano, nov 2 (RHK) Dagmar García Rivera, direktorino de esploroj de la Instituto Finlay de Vakcinoj, IFV, informis per Tvitero, ke hodiaŭ komenciĝas la fazo I de klinikaj elprovoj de la dua vakcina kandidato kuba, kies nomo estas Soberana 2, sola projekto de kombinita vakcino kontraŭ la pandemio, post la aprobo de la kuba centro por kontrolo de medikamentoj, CEDMED.  

 “Ĉio pretas, unu plian fojon, ekzemplo por la mondo kiel la integriĝo registaro-sano-scienco povas ĉion atingi, kiam la prioritato estas la popola sano”, asertis la sciencistino.

Aliflanke, denove la kuba bioteknologio evidentigas sian forton, kiam la Centro de Inĝenierado Genetika kaj Bioteknologio (CIGB) prezentis la teknikan dosieron de sia unua vakcina kandidato kontraŭ la Covid-19 al la centro por kontrolo de medikamentoj (CEDMED).

Tiu ĉi estas esenca paŝo en la rajtiga peto de la klinikaj elprovoj en homoj, laŭ fontoj de la entreprena grupo Biocubafarma.

Oni ankaŭ informis pri tio ke la bazaj rezultoj de la unua kandidato de la instituto Finlay,  Soberana 1 kontraŭ la malsano, estas esperoplenaj. La fonto precizigis ke ne okazis malfavoraj reagoj aŭ gravaj sekvoj, sed nun mankas pritaksi la konduton de la elprovo kaj analizi la konduton de la provoj, por scii ĉu vere ekzistas antikorpoj, kiel estas atendata.

Eduardo Martínez, prezidanto de Biocubafarma, klarigis ke la skizita strategio por havi “niajn vakcinojn kontraŭ la Covid-19 bone evoluas. Antaŭ fino de 2020 ni havos 4 kandidatojn en klinikaj elprovoj.

“En 2021 nia loĝantaro estos imunizita kontraŭ tiu viruso. La kubanoj povas fidi je siaj sciencistoj, kompromititaj kun la patrolando”, li asertis.

Martínez Díaz esprimis ke multaj sciencistoj laboras forte kaj ekzistas sperto, laboro kaj multaj koroj batantaj forte.“Samkiel ni petas fidon al nia popolo, ni petas ke dum la vakcino ne estu preta, ĉiuj devas plenumi la starigitajn regulaĵojn en la nuna etapo. Ni ne devas agi malzorgeme”, li asertis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up