Malkreskas kazoj de Covid-19 en Kubo, sed ne la riskopercepto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-04 10:04:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunsido de la laborgrupo por prevento kaj kontrolo de la Covid-19

Havano, nov 4 (RHK) Totalo de 1265 personoj estis diagnozitaj en Kubo kiel pacientoj de Covid-19 dum oktobro.
Tiu ĉi cifero signifas 339 kazojn malpli ol la raportitaj en septembro, kaj sekve, malkreskon en la intenseco de transmisio de la malsano dum la monato, kies plej altaj niveloj estis en la provincoj Pinar del Rio kaj Havano, okcidente, plus Sancti Spiritus kaj Ciego de Ávila en la centro.

Tiel raportis la ministro pri publika sano, José Ángel Portal, dum la unua el la du renkontiĝoj de tiu ĉi semajno de la portempa laborgrupo por prevento kaj kontrolo de la kronviruso en Kubo, kiel kutime gvidita de la prezidento Miguel Díaz-Canel, la vicprezidento Salvador Valdés kaj la ĉefministro Manuel Marrero.

Malgraŭ tiu realo, neniam oni malpliigis la atenton kun la celo bremsi la kontaĝojn, des pli kiam, laŭ sciigis la ministro de publika sano, dum la pasinta semajno okazis kresko en la nombro de aŭtoktonaj kazoj en la provincoj Pinar del Rio, Artemisa kaj Ciego de Ávila.

El la 343 pacientoj diagnozitaj dum la lasta semajno, 91% koncentriĝas en Pinar del Rio, Sancti Spiriturs kaj Ciego de Ávila, provincoj kie ankaŭ akumuliĝis en la lastaj 15 tagoj la plej grandaj indikiloj por ĉiu 100 mil enloĝantoj kun 73.14, 24.90 kaj 21.96 respektive.

La totalo de kontaĝitoj en Kubo ĝis oktobro estis  8 337 kaj el ili 6 374 ja rekuperiĝis, dum restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj 296 ĝis tiu ĉi mardo en la insulo.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up