Kubo restas atenta fronte al ebla minaco de Eta

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-09 15:41:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Prensa Latina.

Havano, nov 9 (RHK) Kubo daŭre atentas kaj adoptas decidojn por mildigi eblajn damaĝojn de la tropika ŝtormo Eta en la okcidento de la insulo, post ĝia trapaso tra la centra regiono.

Hieraŭ la kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, atentigis pri minaco de pluvo, ventoj kaj mara enpentro, surbaze de la nuna kaj onta trajektorio tra la Markolo de Florido, norde de nia okcidenta regiono.

Dum kunsido de la insulaj aŭtoritatuloj, oni pritaksas la damaĝojn provokitajn de la tiu ĉi fenomeno en la centro kaj oriento de la kuba arkipelago, kie ĝi provokis fortajn pluvojn kaj ventojn.

La kuba ŝtatestro petis daŭre resti atentaj kaj plenumi ĉiujn regulaĵojn aprobitajn por minimumigi la riskojn, kaj iniciati la rekuperiĝan procezon tuj post pliboniĝo de la kondiĉoj en tiuj regionoj.

Dum la kunsido de la organo ekonomia kaj socia de la konsilantaro de nacia defendo, la provincoj centraj, Sancti Spiritus kaj Ciego de Ávila, plus la orienta Granma, la plej damaĝitaj, raportis la situacion de la teritorioj.

Tie okazis inundoj, riveroj elbordiĝintaj kaj perdoj de kultivoj, samkiel damaĝoj en la elektra reto, tamen, neniu persono estis damaĝita nek grandaj damaĝoj en la loĝejoj.

Ankoraŭ povas okazi marbordaj inundoj laŭlonge de la norda marbordo de la okcidenta parto, speciale en la plej okcidenta provinco Pinar del Rio, kaj pli moderaj, ĉe la havana moleo kaŭze de la ventoj de la tropika ŝtormo.

Laŭ la plej lasta raporto de la centro de prognozoj de la instituto kuba de meteologio, hodiaŭ, tre maleblas ke la ŝtormo fariĝu uragano, sed restos dum tuta tago en sama areo ĉe la meksika golfo kaj povus provoki marondojn iom intensajn en la nordo de Pinar del Rio.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up