Nova libro tribute al Fidel Castro estis publikigita en Vjetnamio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-10 09:27:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Hanojo, nov 10 (RHK) La presitaj paĝoj de nova libro publikigita en Vjetnamio, omaĝas la universalan spuron lasitan de la kuba ĉefkomandanto Fidel Castro  Ruz, per kompilo de atestoj, anekdotoj kaj faktoj, kiuj fundamentas la streĉan ligon, kiu unuigis la kuban gvidanton kun la aŭtoritatoj kaj popolo viejtnama.

La libro, kies titolo estas "Fidel kaj Vjetnamio, neforgeseblaj memoroj", donas spacon al la raporto de atestantoj proksimaj al la ĉeesto de la kuba ŝtatisto, kiam tiu lando vivis gravegajn momentojn de la milito kontraŭ la imperiismo.

Prezentita en Hanojo, la volumo kompilas tridekon da artikoloj en 300 paĝoj, kaj estis taksita de la membro de la politika buroo de la komunista partio de Vjetnamio, Truong Thi Mai, kiel referenca materialo por la novaj generacioj.

Ĝi estis kreita kiel omaĝo, kadre de la 4-a datreveno de la fizika malapero de la ĉefkomandanto, kaj  bonvene al la 60-a jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Vjetnamio.

La libro-prezenta ceremonio estis okazo por esprimi la fidon je tio ke la rilatoj inter la du partioj, ŝtatoj kaj popoloj estos ĉiam pli proksimaj, kaj daŭre evoluos.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up