La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gvidas registaran viziton en la provinco Matanzas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-20 13:42:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz -Canel en Calimete, Matanzas/Foto:Leticia Martínez

Havano, nov 20 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gvidas hodiaŭ registaran laborviziton en la okcidenta provinco Matanzas, akompanate de la vicprezidento Salvador Mesa kaj la ĉefministro Manuel Marrero, samkiel membroj de la ministra konsilantaro.

Temas pri la 8-a vizito tiaspeca de la kuba prezidento en diversaj teritorioj dum la nuna jaro.

En la nunaj kondiĉoj sanitaraj, tiaspecaj vizitoj fariĝas plenumante strikte la epidemiologiajn regulojn, raportis la retejo de la Prezidento. 

La celo estas pritaksi la evoluojn kaj malfacilaĵojn, esti en kontakto kun la gvidantoj kaj la loĝantaro cele transdoni gvidliniojn al evoluigo kaj kontentigo de bezonoj.

Kiel kutime en tiaj vizitoj, Díaz-Canel dialogas kun la loĝantaro. En la kvartalo de la sukerfabriko Jesús Rabí en la distrikto Calimete, la prezidento klarigis al la loĝantoj la celojn de tiu ĉi vizito, kiu trairos kelkajn municipojn de la provinco.  

Antaŭ ol la sekvoj de la Covid-19 en la insulo, la ŝtatestro kaj lia registarteamo vizitis la provincojn Las Tunas, Sancti Spiritus, Artemisa, Cienfuegos kaj Mayabeque.

Tiu ĉi labormetodo interrompiĝis en marto kaj estis reprenita en oktobro en la orienta provinco Santiago de Kubo kaj poste en la centra provinco Villa Clara.

Tiu ĉi estas la tria vizito al Matanzas ekde julio 2018. Nun okazas meze de la batalo kontraŭ la Covid-19 kaj la starigo de la strategio ekonomia kaj socia adoptita por restarigi la landon.

Konekti la naciajn programojn kun la plenumo de politikoj pri loka evoluigo, la produktado de nutraĵoj, la ĉenigoj produktivaj kaj la loĝejkonstruo estas prioritatoj de la menciita strategio.

Ankaŭ estas kernaj celoj evoluigi turismon kaj fortigi la produktadon eksporteblan kaj anstataŭi importadon.

En Matanzas situas la konata banloko Varadero, ĉefa turismejo de la insulo, kiu remalfermas siajn pordojn al la internacia turismo.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up