Ekis Junulara Renkontiĝo Internacia omaĝe al Fidel Castro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-24 12:12:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 24 (RHK) La heredaĵo de la idearo humanista, kontraŭimperiisma kaj kontraŭnovliberala de la ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz, ĉeestos ekde hodiaŭ ĝis la 26-a de novembro, en la renkontiĝo junulara virtuala sub la nomo “Ideoj estas flagoj”.

Okaze de la kvara datreveno de la forpaso al eterneco de la kuba gvidanto, kaj sub la slogano Unueco por solidareco, kontraŭimperiismo kaj kontraŭnovliberalismo: transforma agado necesa en tempoj de Covid, efektiviĝos la evento kunaŭspiciata de la organizo de kubaj junkomunistoj (UJC) kaj aliaj organizoj studentaj kaj sociaj.

Dum tiuj ĉi tagoj oni levos la ideojn kiel flagojn de justico, espero kaj fido en mondo plibonigenda, asertis Diosvany Acosta Abrahante, unua sekretario de la nacia komitato de la UJC per Tvitero.

Li aldonis ke kreskas la certeco ke estos multaj la mondaj voĉoj aliĝontaj por memorigi la heredaĵon de Fidel por denunci la ekscesojn de la imperiismo.

Por analizi kaj trovi ago-respondojn antaŭ la nuna kojunkturo, pli ol 2 000 organizoj el 162 landoj, laŭ raporto de la kuba informagentejo ACN, debatas en la retejo de www.ujc.cu kaj tra la sociaj retejoj Tvitero, fejsbuko kaj Jutubo, pri kiel rekuperiĝi el la pandemio kaj atingi ekonomian evoluon kaj socian bonfarton por niaj popoloj.

Leonel Pérez Friman, prezidanto de la Latinamerika kaj Kariba Organizo de studentoj (Oclae) certigis ke “ni ne volis perdi la ŝancon proksimigi la mondon al la bataloj de la kuba popolo, al tiu flago ĉiam flirtanta por solidareco kaj unueco de la popoloj”. 

La evento havas centran forumon pri la pensado de Fidel; unu specialan pri la paco; kaj renkontiĝojn regionajn por interŝanĝi pri niaj realoj defende al solidarece kun la justaj kaŭzoj de la popoloj kaj impulsi kunlaboron, kiu garantiu faciligi atingon de medikamentoj kaj vakcinoj por savi la vivon kontraŭ la pandemio.

Per kultura vespero oni ankaŭ omaĝos la ĉefkomandanton Fidel Castro kaj en la ferma sesio oni legos deklaron por la unueco de la monda junularo, ties bataloj kaj postuloj, kaj solidare al Kubo.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up