Du novaj vakcinaj kandidatoj estis aprobitaj por klinikaj elprovoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-27 09:29:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 27 (RHK) Post detala revizido de la prezentita dosiero, la Centro por ŝtata kontrolo de medikamentoj, iloj kaj aparatoj kuracaj (CEDMED) rajtigis la komencon de la klinikaj elprovoj de la du novaj vakcinaj kandidatoj kubaj.

Kubo intensigas la sciencan laboron en la batalo kontraŭ la Covid-19 per du novaj kandidatoj, nome, Mambisa (CIGB-669) kaj Abdala(CIGB-66)

Ili estis atingitaj de esploristoj de la Centro de Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (CIGB) de la entreprena grupo BioCubaFarma.

La kandidato Mambisa, kies administra vojo estas intranaza, elproviĝos en Havano, dum la alia, Abdala kies administra vojo estas intramuskola, elproviĝos en la provinco Santiago de Kubo.

Kiel klarigis la doktoro Eulogio Pimentel Vázquez, direktoro ĝenerala de CIGB, en ambaŭ kazoj oni serĉas pritaksi, ĉefe, la sekurecon de la vakcinaj kandidatoj en homoj sana je aĝoj inter 18 kaj 54, kaj dualoke la kapablon enkonduki la produktadon de antikorpoj kun taŭga respondo de la organismo fronte al la viruso Sars-Cov-2.

Oni ankaŭ klarigis ke dum la elprovado estos esplorita la efikeco de la du apliko-formoj kaj ĝia kombino.

Post ricevi la aprovon de la nacia reguliga institucio, tuj ekos la etapo eltrovi volontulojn partopreni en la studo.

Laŭ unu el la plej vizitiaj retejoj dediĉitaj al atento de ĉiuj kandidatoj ligitaj al vakcinoj kontraŭ la Covid-19,  https://www.covid-19vaccinetracker.org/     ĝis la 24-a de novembro estas registritaj en la mondo 237 projektoj, kaj el ili 40 jam atingis la etapon de klinika evoluo.

Kubo, kiu posedas farmacian kaj bioteknologian industrion rekonatan, estas envolvita tre rapide, ekde marto, en la kariero por atingi unu aŭ pliajn vakcinojn kontraŭ la Covid-19.


Fonto: Granma/PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up