Omaĝoj al la moŝtuloj de la patrolando okaze de la datreveno de la revoluciaj armitaj fortoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-02 12:01:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ceremonio en la tombejo Sankta Ifigenio     Foto: Radio Reloj

Santiago de Kubo, dec 2 (RHK) La unua sekretario de la komunista partio de Kubo, Raúl Castro kaj la prezidento Miguel Díaz-Canel sendis florbukedojn al la moŝtuloj de la patrolando ripozantaj en la hereda tombejo de Sankta Ifigenio en la orienta provinco Santiago de Kubo.

Aliflanke,  la prezidento Miguel Díaz-Canel gratulis hodiaŭ la Revoluciajn Armitajn Fortojn (FAR), fonditaj okaze de la alvendato de la jaĥto Granma komandita de Fidel Castro, la duan de decembro de 1956, dato kiu markas la komencon de la gerila batalo kontraŭ la diktaturo de Fulgencio Batista (1952-1959).

Per la socia retejo Tvitero, la kuba ŝtatestro memorigis tiun historian tagon kiam la 82 ekspediciantoj eniris Kubo tra la regiono Las Coloradas, kio malfermis la vojon al definitiva emancipiĝo.

La ekspediciantoj estis surprizitaj kaj disigitaj de la trupoj de la armeo de Batista, sed poste ili regrupiĝis kaj formis la kernon de la Ribelema Armeo, kiu batalis sur la montoj de la orienta regiono ĝis la revolucia venko la 1-an de januaro 1959.

La historigrafio kolektis la momenton de la rekunveniĝo en la regiono nomata Cinco Palmas en la Montoĉeno Maestra, kiam Fidel Castro, kiam kunvenigis parton de la batalantoj kaj sep fusilojn esprimis: “Nun ni ja gajnos la militon”  kiel esprimo de venkofido.

Honore al tiu tago estis fonditaj la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up