La kuba prezidento partoprenas virtualan kunsidon de UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-03 09:39:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Miguel Díaz-Canel Bermúdez, prezidento de la kuba respubliko

Havano, dec 3 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel partoprenas hodiaŭ la XXXI-an eksterordinaran periodon de sesioj de la Ĝenerala Asembleo de UN (UN) nun okazanta virtuale.

La renkontiĝo daŭros du tagojn kaj analizos la tutgloban respondon al la pandemio de la Covid-19.

La reprezentantoj de Kubo estos, krome, la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, la konstanta reprezentanto de Kubo en UN, Pedro Luis Pedroso, kaj aliaj funkciuloj de la ministerio.

La kuba ŝtatestro partoprenis pasintseptembre en la ĝenerala debato de la 75-a periodo de sesioj de la Ĝenerala Asembleo kunvokita ankaŭ virtuale, kie li denuncis la eskaladon de agresoj de la usona registaro kontraŭ la kariba insulo meze de la Covid-19.

La agresemo de Vaŝingtono eskalis je nivelo kvalite nova, kiu fortigas sian kondiĉon de reala kaj influa obstaklo por mastrumi la ekonomion kaj evoluon, li denuncis. 

Same, li petis ĉesi la misfamigan kampanjon kontraŭ la internacia kuracista kunlaboro de Kubo, kies membroj kontribuas al la vivosavado kaj redukti la sekvojn de la pandemio en diversaj latitudoj.


Fonto: Prensa Latina
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up