Tago de la edukisto en Kubo: planti lernejojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-22 08:05:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 22 (RHK) Kubo festas hodiaŭ la Tagon de la edukisto kaj memorigas la fermon de la kampanjo alfabetiga, kiu en 1961 transformis la insulon en la unua teritorio libera je analfabeteco en Latinameriko.

Laŭ oficialaj  esploroj, pli ol 100 mil gestudentoj estis kunvokitaj de la kuba gvidanto Fidel Castro por la alfabetiga movado komenciĝinta la unuan de januaro de tiu sama jaro.

Kun lampoj ĉe-mane,  la studentoj eliris el siaj urbaj domoj kaj trairis la plej forajn angulojn de la tuta lando por alfabetigi kamparanojn, laboristojn, virinojn, infanojn kaj dividis kun ili ĉiuj sian instruon.

La 22-an de decembro de tiu jaro, Fidel deklaris la kampanjon sukcese finita kaj de tiam kreskis la nobla sento eduki kaj klerigi.

Hodiaŭ, ĝis la fermo de 2019-2020, la nacia oficejo de statistiko raportis ke estas en la kubaj klasoĉambroj 245 061 geinstruistoj en diversaj specoj da instruado.

La kuba ministrino pri edukado, doktorino Ena Elsa Velázquez Cobiella, partoprenis ceremonion por distingi elstarajn instruistojn de diversaj fakoj. 

Ŝi asertis ke tiu ĉi jaro “estis intensa, de sinofero kaj decidaj klopodoj, eĉ meze de la kompleksa situacio travivata de la mondo kaj nia lando, pro la pandemio.”

Tiu ĉi estas la forto de la kuba Revolucio, popolo klera kaj instruita.

Kiel asertis Fidel siatempe: “Revolucio klerigas, batalas kontraŭ nescio kaj malklereco, ĉar en la nescio kaj malklereco estas la pilieroj sur kiuj baziĝas la konstruaĵo de la mensogo, la mizero, la konstruaĵo de ekspluatado.”
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up