Distingo por elstaraj virinoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-24 10:41:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Distingo por elstaraj virinoj kubaj      

Havano, dec 24 (RHK) La kuba federacio de virinoj (FMC) agnoskis grupon da viroj kaj virinoj pro elstara laboro dum la jaro. Ili ricevis la ordenojn Mariana Grajales kaj Ana Betancout, la distingon 23-an de aŭgusto kaj la omaĝ-stampilon 60-a datreveno de la virina organizaĵo. La ceremonio okazis en la Muzeo de la Revolucio.

La ceremonion partoprenis la membroj de la politika buroo de la komunista partio, Mercedes López Acea kaj Teresa Amarelle, ĝenerala sekretari de la virina organizo. Profesiuloj el diversaj sektoroj estis rekonitaj pro la laboro farita en la federacio aŭ ekster ĝi.

La ordenojn Mariana Grajales kaj Ana Betancourt  oni donas al virinoj kies laboro en kiu ajn sfero konsistigas esceptan pruvo de revolucia aŭ internaciista sinteno, pro la kontribuoj al formado de novaj generacioj, la plena aliĝo de virinoj de la socio.

Inter la rekonitaj virinoj estas la atleto Yipsi Moreno, la kantistino Omara Portuondo, la ĵurnalistino Arleen Rodríguez, la vicministrino pri sano Maria Cobas kaj la vicunua ministrino de transporto Marta Oramas.

La Federacio de Kubaj Virinoj estis fondita la 23-an de aŭgusto 1960 kaj konsistigas la plej altan esprimon de unueco, organizo aŭtoktona, kiu arigas virinojn laŭ propra volo, sen ajna diskriminacio.


Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up