Adoptas Kubo novajn decidojn por bremsi la kreskon de kazoj de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-25 11:10:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel dum kunsido de laborgrupo Covid-19     foto: Granma

Havano, dec 25 (RHK) Ekde la 10-a de januaro la vojaĝantoj, kiuj alvenos al la kariba insulo devas kunporti teston PCR farita maksimume 72 horojn antaŭe en laboratorioj rajtigitaj en la originlandoj.

La informo estis diskonigita dum kunsido de la kubaj aŭtoritatuloj ĉe la portempa laborgrupo fronte al la Covid-19, kiu daŭre adoptas decidojn por bremsi la kontaĝojn en la insulo, kies novaj kazoj estas ĉefe provokitaj de civitanoj venintaj el eksterlando kaj havas kontaktojn, ĉefe en familioj, kaj sekve, novaj kazoj pro kontaktoj de ili kontaĝitaj.

Per videokonferenco kun la provincaj aŭtoritatuloj kaj la speciala municipo Insulo de Junularo, oni anoncis ke la proceduroj kontraŭ la viruso estas daŭre plibonigataj flanke de la ministerio pri publika sano, tiel ke oni garantios la efike izoligon de la vojaĝantoj kaj ties familianoj en sia domoj. Al tio kontribuos civilaj amasaj organizoj. 

Oni pliigos la kapacitojn por loĝigo de vojaĝantoj rezidantaj en Kubo, kies domaj kondiĉoj ne taŭgas por reala izoliĝo, kaj tiel ili povas resti en kvarenteno en tiuj centroj. 

Siaflanke, la kuba prezidento Diaz-Canel esprimis ke la reguloj protektaj, kiuj devintus efektiviĝi flanke de la familioj ne havis la atenditajn rezultoj, kaj nur danke al la solidaj kubaj proceduroj sanitaraj, ne forpasis pli da personoj, sed ju pli da kontaĝoj, des pli grandaj riskoj. 

Oni ankaŭ insistis pri la bezono plu agi discipline en la flughavenoj, la regulaĵoj pri fizika distanciĝo kaj higieno en la domoj, la respekto de la ĵusalvenintoj kaj ties familioj pri la bezonata izoliĝo.

La ministro pri publika sano, José Ángel Portal, raportis ke en la lastaj 15 tagoj oni konfirmis pli ol 885 kazoj por indikilo je 7,90 por ĉiu 100 mil loĝantoj.

Laŭ la nombro da kazoj, Kubo estas en la loko 21 en la Amerikoj kaj 122 en la mondo. La morteco en la insulo estas suba je 0,89 rilate al la mondo kaj 1,14 rilate al la amerika regiono.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up