Kubo daŭre subvencios medikamentojn por kronikaj malsanoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-30 11:34:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 30 (RHK) La monordigo, kiu ekvalidos de la 1-a de januaro 2021 en Kubo, havos sekvojn en ĉiuj sektoroj de la vivo kiel sekvo de la mona devaluto kaj altigo salajroj.

Rilate al la prezoj de medikamentoj, la insulaj aŭtoritatuloj ratifis ke la ŝtato daŭre subvencios la prezojn de medikamentoj vendataj en la apoteka reto ligitaj al malsanoj kronikaj,  kies kuracado estas konstanta, ankaŭ por komplementaj medikamentoj de malsanoj kiel aidoso kaj aliaj vivodaŭraj, ankaŭ por produktoj de la natura kaj tradicia medicino, kaj optikaĵ-produktoj.

Pri la temo, la doktoro Emilio Delgado, direktoro de medikamentoj kaj teknologio medicina de la ministerio de publika sano, esprimis ke la baza medikamento-kadro por 2021, alĝustigita profinancaj streĉiĝoj, estas formita de 619 specoj. El ili 365 estas nacie fabrikataj kaj 254 importataj. Same, 272 estas vendataj en la apoteka reto kaj 347 estas uzataj en hospitaloj kaj aliaj saninstitucioj.

Temas pri kosta medikamenta kadro, ekvivalenta je pli ol 400 milionoj da dolaroj, kio pro la financaj malfacilaĵoj kaŭze de la pandemio kaj de la usona sieĝo, estis serioze damaĝita kaj provokis malkreskon de la stoko.
Tamen, oni decidis plu konservi la prezojn de la medikmentoj por kronikaj malsanoj, ankaŭ de la naturaj medikamentoj kaj aliaj medicinaj materialoj, kiuj estas subvenciataj de la ŝtata buĝeto.

Tio signifas ke 46% de la medikamentoj en apotekoj estos subvenciitaj. Krome, oni ne povas forge

si ke la medikamentoj por kuracado en hospitaloj estas senpage ricevataj de ĉiuj kubanoj, tial ke sanservo estas rajto garantiata.

La ministrino pri financo, Meisi Bolaños, aldonis ke kvankam oni ne altigas prezojn por la civitanaro, tiuj produktoj havas kreskon je prezoj pro la sekvoj de la mona devaluto kaj aliaj pro alta komponento de importaĵoj, aŭ kiam estas importataj kiel produkto fina.

Ŝi klarigis ke tiuj personoj, kiuj havas alispecan malsanon kun mallonga kuracado, se la enspezo ne sufiĉos por kovri la kostojn de tiuj alispecaj medikamentoj,  tiu persono rajtas aliri monhelpon de la  socia asekuro.

fonto: Granma/Cubadebate
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up