La kubanoj festas la 62-an datrevenon de la Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-01 15:16:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 1 (RHK) La kubanoj festas hodiaŭ la 62-an datrevenon de la revolucia venko, konsiderata kiel unu el la plej influaj modeloj de rezistemo kaj socia batalo en Latinameriko kaj la mondo.

La unuan de januaro 1959, la ribelema armeo komandita de Fidel Castro venkis la armeon de Fulgencio Batista, kio markis la finon de la tiu tirana reĝimo.

Apenaŭ instalita, la nova registaro ekigis malmuntadon de la politika sistemo novkolonia, eksigis la subpremajn korpusojn kaj sanigis la publikan administracion.

La procezo transformis la dependecon de Usono, starigita en la Doktrino Monroe kun pli granda sekvo en la kontinento ol iu ajn alia latinamerika ribeliĝo de la pasinta jarcento.

La kariba lando atingis ekzemplajn modelojn de edukado kaj sano senpagaj kun valoraj rezultoj por la mondo, al kio aldoniĝas la internacia kunlaboro kaj la regiona integriĝo per projektoj kiel ALBA-TCP aŭ la Celac.

Ankaŭ aldoniĝis sociaj  konkeroj rilate kulturon, sporton, sciencon kaj teknologion, krom  aliaj branĉoj.

Dum pli ol 50 jaroj  Kubo kapablis rezisti, krom la justeco de sia batalo por sendependeco.

La antaŭan tagon, la prezidento Miguel Díaz-Canel gratulis la insulan civitanaron pro la nova jaro kaj la 62-an datrevenon de la Revolucio.

Per mesaĝo en Tvitero, la ŝtatestro dankis al la kubanoj, kaj vokis ĉiujn celebri familie tiun jubileon. #CubaViva
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up