Kuna komitato inter Kubo kaj EU konfirmas kunlaboremon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-14 10:05:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 14 (RHK) Dum tiu ĉi pandemia tempo, la Eŭropa Unio kaj Kubo agis konsekvence al la voko de la ĝenerala sekretario de UN praktiki solidaremon, kaj laŭ la eblecoj kaj kapabloj oni plenumis kunlaborajn agojn ambaŭsence por batali kontraŭ tiu ĉi vipo.

La dua kuna komitato inter Kubo kaj EU sesiis virtuale ĉi-merkrede, sub gvido de la ĝenerala direktoro pri duflankaj aferoj de la ministerio pri eksteraj rilatoj, Emilio Lozada, kaj la direktoro ekzekutiva por la Amerikoj de la eŭropa servo por ekstera agado de la EU, Brian Glynn.

Laŭ la retejo de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, la delegitaroj de ambaŭ partoj interŝanĝis pri la ratifa procezo de la interkonsento de politika kaj kunlabora dialogo, kaj pri la starigo dum la lastaj periodo, samkiel pri la rezultoj de la dua ciklo de politikaj kaj sektoraj dialogoj okazintaj pasintjare.

Okazis debato pri la fortaj sekvoj de la pandemio de la Covid-19 kaj la eblecoj por komuna kunlaboro por ties frontado, samkiel pri la damaĝoj provokitaj de la usona sieĝo fortigita kiel neniam antaŭe, kio evidentiĝas, ankaŭ, en la interesoj eŭropaj en la kariba insulo.

Oni pozitive pritraktis la rezultojn en la sferoj de komerco kaj investoj, samkiel pri la bezono daŭre labori por mildigi la eksterteritoriajn sekvojn de la usona leĝo Helms-Burton.

La kunsido rolis kiel antaŭaĵo de la Tria Konsilantaro Kuna Kubo-EU, okazonta la 20-an de januaro, ankaŭ virtuale, kiun prezidos Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj de la insulo, kaj la altranga reprezentanto por eksteraj aferoj kaj politiko de sekureco, kaj vicprezidanto de la eŭropa komisiono, Josep Borrell.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up