Kubo konfirmas 292 novajn kazojn de Covid-19 plus tri forpasintojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-18 10:15:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 18 (RHK) La nacia direktoro de epidemiologio de la ministerio pri publika sano, dro. Francisco Durán, raportis ĉi-lunde la forpason de tri kubanoj pro la Covid-19 kaj 292 novajn pozitivojn post analizo de 11 387 samploj en la tuta lando. La totalo de samploj analizitaj ĝis hodiaŭ estas 1 701 134.

Per tiu ĉi nombro de la lastaj 24 horoj, Kubo akumulas totalon de 18 443 pozitivoj ekde la pasinta marto, kiam la kronviruso eniris la insulon.

Dum la kutima gazetara konferenco, la specialisto informis ke ĝis la fino de tiu ĉi dimanĉo, estis enhospitaligitaj 9 640 pacientoj, el ili 2 655 suspektemaj, 4 439 konfirmitaj kazoj kaj 761 sub epidemiologia kontrolo.

Laŭ la evoluo de la malsano, la kvar provincoj kies situacio estas pli kompleksa, kaj travivas fazon de aŭtoktona transmisio loka, estas unue, la orienta provinco Guantánamo, due, la okcidenta Matanzas, trie, Havano kaj en kvara loko la orienta provinco Santiago de Kubo.

La dro. Durán, unu plian fojon atentigas pri la bezono plenumi ĉiujn regulaĵojn por eviti la daŭran kontaĝon kaj tre speciale, pro la alveno de vojaĝintoj, kio grandparte provokis la nunan situacion de reapero de la malsano en pluraj provincoj, kiuj dum monatoj ne raportis kazojn.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up