Kuba prezidento bondeziras rekuperiĝon al sia meksika homologo AMLO

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-25 10:36:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 25 (RHK)La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel deziris baldaŭan kaj kompletan rekuperiĝon al la meksika prezidento Andrés Manuel López Obrador (AMLO), post la informo ke la meksika ŝtatestro estas pozitiva al la kronviruso de la Covid-19.

Per mesaĝo en Tvitero, la kuba ŝtatestro rekonfirmis la pretecon de la insulo subteni “laŭeble” al tiu lando.

Li esprimis sian malĝojon pri tiu kontaĝo de la prezidento @lopezobrador, kaj dividis tviton de la meksika prezidento pri la malsaniĝo.

Obrador, 67-jara, anoncis ĉi-dimanĉe la pozitivan rezulton de Covid-19 kaj sciigis ke li jam ricevas “medicinan kuracadon”, spite al tio ke la simptomoj estas leĝeraj.

Meksiko jam akumulas 1.7 milionoj da malsanuloj kaj preskaŭ 150 mil mortintoj, kio lokas ĝin en la kvara pozicio de la mondo rilate forpasojn, malantaŭ Usono, Brazilo kaj Hindio laŭ la Universitato John Hopkins.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up