Kubo konfirmas 786 novajn kazojn de Covid-19 plus tri forpasintojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-26 10:16:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 26 (RHK) La nacia direktoro de epidemiologio de la ministerio pri publika sano, dro. Francisco Durán, raportis ĉi-marde la forpason de tri kubanoj pro la Covid-19 kaj novan rekordan nombron de 786 novaj pozitivoj post analizo de 15 544  samploj en la tuta lando. La totalo de samploj analizitaj ĝis hodiaŭ estas 1 808 927.

Per tiu ĉi nombro de la lastaj 24 horoj, Kubo akumulas totalon de 22  614 pozitivoj ekde la pasinta marto, kiam la kronviruso eniris la insulon. Hodiaŭ estis konfirmitaj 82 infanoj kaj du el ili estas en grava stato.

Dum la ĉiutaga gazetara konferenco, la specialisto informis ke ĝis la fino de tiu ĉi lundo, estis enhospitaligitaj 9 944  pacientoj, el ili 3 440 suspektemaj, 4 668  konfirmitaj kazoj kaj 1 839 sub epidemiologia kontrolo. Totalo de forpasintoj akumulitaj estas je 200 personoj.

Laŭ la evoluo de la malsano, la kvar provincoj kies situacio estas pli kompleksa, kaj travivas fazon de aŭtoktona transmisio loka, estas unue, la orienta provinco Guantánamo, due, Havano, la orienta provinco Santiago de Kubo kaj  la okcidenta Matanzas. Hodiaŭ 16 eksterlandanoj estis pozitivaj.

La dro. Durán, unu plian fojon atentigas pri la bezono plenumi ĉiujn regulaĵojn por eviti la daŭran kontaĝon kaj tre speciale, pro la alveno de vojaĝintoj, kio grandparte provokis la nunan situacion de reapero de la malsano en pluraj provincoj, kiuj dum monatoj ne raportis kazojn.

Jam rekuperiĝis entute 17 703 pacientoj  kiel totalo akumulita, hieraŭ estis 669 elhospitaliĝoj, dum 16 pacientoj estas en kriza stato kaj 31 en grava stato.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up