Virtuala marŝo de la torĉoj omaĝe al José Martí

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-27 10:45:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 27 (RHK) Marŝo de la Torĉoj virtuala estas kunvokita por hodiaŭ flanke de la junulaj organizoj okaze de la 168-a naskiĝdatreveno de la nacia apostolo José Martí.

Dum la virtuala evento oni uzos la etikedojn #AntorchasMartianas #IdealesDeLuz #JuvenilMartiano ekde la 9-a horo vespere.

La unua tiaspeca Marŝo de la Torĉoj de la universitataj studentoj el la universitata ŝtuparego ĝis la Marti-a Forĝejo okazis en la meznokto de la 27-a de januaro 1953 por atendi la centjariĝon de lia naskiĝtago. En tiu unua marŝo estis taĉmento de 300 homoj komanditaj de Fidel Castro. Estis la sama jaro kiam komenciĝis la bataloj kontraŭ la tirano Fulgencio Batista dum la gloraj agoj de la sturmo al la milita kazerno Moncada, kiu markis turnopunktojn en la definitiva liberigo de la novkolonia periodo.

De tiam, ĉiujare la universitataj studentoj plenumas tiun ĉi patrolandan ceremonion, kiu komenciĝis de antaŭ pli ol duonjarcento kun la historia generacio de la Revolucio por ne permesi ke la kuba Apostolo estu forgesita en la jaro de lia centjariĝo.

Tial, ĉiu datreveno de la historia marŝo konsistigas pruvon de la studenta subteno al la Revolucio.

Las naskiĝdatreveno de José Marti estas memorata de ĉiuj kubanoj spite al ĉiuj malfacilaĵoj akrigitaj de la usona sieĝo kontraŭ la insulo, kaj ĉi-jare pro la reapero de la Covid-19, la honorigo transiros al la virtuala mondo en la sociaj retejoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up