Raúl kaj Díaz-Canel omaĝis la apostolon José Martí

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-28 12:31:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Florbukedo kaj omaĝa ceremonio en la Forĝejo de  Martí 

Havano, jan 28 (RHK) “La pandemio estos venkita kaj la nunaj malfacilaĵoj same. Tiu estas la historio de Kubo. Tiu estas la historio de la patriotoj kiel Marti, la historio de niaj revoluciaj studentoj”, asertis la generalo de armeo Raúl Castro dum dialogo kun dudeko da gejunuloj, kiuj trairis ekde la ŝtuparego de la Havana Universitato en tradicia torĉo-marŝo  ĝis la Forĝejo de Marti.

Li asertis ke “tiu ĉi ne estas inter la plej grandaj, sed ja unu el la plej emociaj marŝoj”. Kune kun la prezidento Miguel Díaz-Canel, la unua sekretario de la komunista partio bonvenigis la studentojn, kiuj reeldonis tiun historian marŝon de la 27-a de januaro 1953, tiam gvidita de la juna studento Fidel Castro.

Nun, sub la signo de la pandemio de la Covid-19, la omaĝo estis la plej malgranda kaj la kutima itinero kun milo da torĉoj estis farita nun de nur 20 gestudentoj. 

En la ceremonio --tie kie antaŭe estis la ŝton-tajlejoj de San Lázaro kaj Marti devis plenumi la plej fortajn punlaborojn-  ankaŭ ĉeestis aliaj gvidantoj de la partio kaj la ŝtato por memori ke de antaŭ 68 jaroj ili same trairis tiujn stratojn dum la diktatura reĝimo de Fulgencio Batista, por ne permesi ke la Apostolo forpasu en la jaro de lia centjariĝo.

La plej grava afero estas ke la ceremonio okazis, ne gravas kiom da personoj estis, esprimis Raúl al la gestudentoj post saluti ĉiun laŭ la novaj kodoj truditaj de la pandemio.

Meze de la malfacila situacio traivata de la Patrolando, la omaĝo al la Nacia Heroo okaze de lia naskiĝtago, estis deviga rendevuo. Kaj tie en la Forĝejo de Marti, kie li suferis, ankaŭ restas la florbukedo deponita de la historia generacio de la Revolucio kaj la novaj pinoj.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up