La entreprena sektoro devas solvi siajn mankojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-02 11:22:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Manuel Marrero, kuba ĉefministro

Ciego de Ávila, feb 2 (RHK) Manuel Marrero Cruz, ĉefministro de Kubo, alvokis en tiu ĉi centra provinco intense labori kun propraj rimedoj kaj potencialoj por serĉi solvojn kaj atingi pli bonan vivnivelon kaj prosperon por la loĝantaro.

Dum registara interŝanĝo gvidita de la prezidento Miguel Díaz-Canel, kelkaj vicunuaj ministroj kaj aliaj gvidantoj, la ĉefministro elstarigis la bezonon ke la dungista sektoro solvu siajn mankojn por alfronti kiel eble plej baldaŭ sian rolon en la ekonomia ordigo de la lando.

Li emfazis ke la municipoj ricevis ĉiujn povojn por memstare avanci, kun evoluplanoj solidaj, kiuj portu aŭtonomecon kaj memservon por krei proprajn riĉaĵojn. Sed bezonatas fortigi la regostrukturojn je teritoria nivelo.
Li alvokis profundigi kaj plibonigi la komunikadon kun la popolo, aŭskulti ties zorgojn por respondi kiam ajm ekzistu nekontento.

Pritaksante la rezultojn de la provinco fronte al la pandemio de la Covid-19, evidentiĝis retroiro kun etendiĝo en la 10 distriktoj de la teritorio, kio reprezentas kontaĝ-indikilon de 65 por ĉiu 100 mil loĝantoj dum la lastaj 15 tagoj.
Roberto Morales Ojeda, vicunua ministro, precizigis ke pro la epidemiologia situacio de la provinco, la portempa laborgrupo nacia proponas transigi ĝin denove al la etapo epidemia de limigita transmisio aŭtoktona.

La lokaj aŭtoritatuloj klarigis pri la kapacitoj kreitaj por atenti la malsanulojn kaj la nombron nun aktivan en la provinco. Ili raportis pri la servoj donataj por atenti personojn, pri la laboratorio de molekula biologio kaj la konsultiĝoj funkciantaj.

La kunsidintoj analizis aliajn temojn de la ekonomio, la agrikulturo, la diversajn planojn por fortigi kaj evoluigi la etajn industriojn per projektoj de loka evoluigo, interalie.

Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up