Kubo konfirmas 893 novajn kazojn de Covid-19 plus du forpasintojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-03 12:47:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 3 (RHK) La nacia direktoro de epidemiologio de la ministerio pri publika sano, dro. Francisco Durán, raportis ĉi-mekrede la forpason de du kubanoj pro la Covid-19 kaj 893 novajn pozitivojn post analizo de 17 076  samploj en la tuta lando. La totalo de samploj analizitaj ĝis hodiaŭ estas 1 940 006.

Per tiu ĉi nombro de la lastaj 24 horoj, Kubo akumulas totalon de 29 529  pozitivoj ekde la pasinta marto, kiam la kronviruso eniris la insulon. Hodiaŭ estis konfirmitaj 859 aŭtoktonaj kazoj kaj 34 importitaj

Dum la ĉiutaga gazetara konferenco, la specialisto informis ke ĝis la fino de tiu ĉi mardo, estas enhospitaligitaj 12 858   pacientoj, el ili 3 315 suspektemaj, 5 563  konfirmitaj kazoj kaj 3 930 sub epidemiologia kontrolo. Totalo de forpasintoj akumulitaj estas je 220 personoj.

Laŭ la evoluo de la malsano, la kvar provincoj kies situacio estas pli kompleksa, kaj travivas fazon de aŭtoktona transmisio loka, estas unue, la orienta provinco Guantánamo, due, Havano, la orienta provinco Santiago de Kubo kaj  la okcidenta Matanzas. Hodiaŭ 12 eksterlandanoj estis pozitivaj.

La dro. Durán, unu plian fojon atentigis pri la bezono plenumi ĉiujn regulaĵojn por eviti la daŭran kontaĝon kaj tre speciale, pro la alveno de vojaĝintoj, kio grandparte provokis la nunan situacion de reapero de la malsano en pluraj provincoj, kiuj dum monatoj ne raportis kazojn.

Jam rekuperiĝis entute 23 694  pacientoj  kiel totalo akumulita, hieraŭ estis 773 elhospitaliĝoj, dum 33 pacientoj estas en kriza stato kaj 25 en grava stato.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up