En aprilo Kubo havos sian unuan milionon da vakcinoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-05 11:22:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Doktoro  Vicente Vérez Bencomo

Havano, feb 5 (RHK) La dro. SC. Vicente Vérez Bencomo, direktoro ĝenerala de la Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV) anoncis ke en aprilo ili fabrikos la unuan milionon da vakcinoj kubaj kontraŭ la Covid-19 en tiu centro, kio ebligos ampleksigi ties aplikon kaj evidentigi per pliaj pruvoj ties efikon.

Dum la radiotelevida programo Ronda Tablo, la spertulo emfazis ke la studoj pri la vakcinaj kandidatoj Soberana 01 kaj Soberana 02 avancas por estigi la bezonatajn antikorpojn, kiuj baros la eniron de la viruso en la ĉelon.

Li precizigis ke oni esperas estigi respondon imunan por atingi tiom da antikorpoj kiom la evoluigitaj de la konvaleskantoj.

Li raportis pri la diversaj formuloj kaj fazoj de ambaŭ vakcinaj kandidatoj kaj anoncis ke ambaŭ estas en la etapo de eskalado kun proksimume 100 mil dozoj por realigi la fazon III de ambaŭ variantoj.

Li komentis ke la kapacito por produkti la vakcinojn devas havi sekvojn en la loĝantaro kaj tial necesas havi sufiĉe da pruvoj de ties efiko, por kio oni devas atenti la rezultojn kaj plenumi la internaciajn gvidilojn de la reguligaj organismoj. Ekzistas demarŝoj por same fari studojn eksterlande.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up