Kubo pritaksas la nacian programon por konstruado de loĝejoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-08 11:54:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pritakso de la loĝeja programo   foto:Granma

Havano, feb 8 (RHK) Kubo eniras la trian jaron de la Nacia Politiko de Loĝejoj. Temas pri ambicia, sed plenumebla celo, se oni bone laboras, kio devas solvi  ene de unu jardeko la deficiton de loĝejoj akumulitaj, kaj havas negativan sekvon en la socia kaj ekonomia vivo de la insulo.

 En tiu ĉi unua jarduo, la rezultoj estas laŭdindaj, tamen, en la fundo la laboro ne evoluis laŭ atendite, esprimis la gvidantoj de la lando.

Dum kontrolkunsido per videokonferenco ku guberniestroj kaj guberniestrino de la 15 provincoj de la lando, kiun partoprenis la prezidento Miguel Díaz-Canel, kaj membroj de la registaro kaj la partio, emfazis ke tiu ĉi programo estas subvenciata de la ŝtata buĝeto por konstruado de loĝejoj, speciale  la bazaj loĝejaj spacoj, kaj ĝi  estas la plej malforta ero pro la akumulitaj malplenumoj laŭlonge de la jaroj.

La komandanto Ramiro Valdés esprimis ke temas pri la personoj, kiuj bezonas sian loĝejon kaj oni ne donis la bezonatan atenton. Li emfazis ke la partio kaj la registaro en ĉiu teritorio devas prioritate okupiĝi pri tiu ĉi afero, ĉar ni tion ŝuldas al ili.

La prezidento Díaz-Canel analizis ke tiuj ĉi bazaj loĝejaj konstruoj havas progreseman koncepton, kiu startas de la komenca konstruo, en 25 kvadrataj metroj de baza loĝeja ĉelo, kie poste oni povas plu konstrui por altigi la konforton kaj vivkvaliton de ties loĝantoj.

La ĉefministro Manuel Marrero kritikis la misuzon de la interkonsento 8574 de la ministra konsilantaro, kies celo estis solvi ene de ses jaroj la situacion de loĝejoj konstruitaj kontraŭleĝe, sed kongrue kun la urbaj regulaĵoj; tamen, tiuj  malkorekte estis konsideritaj kiel novaj domoj, eĉ kelkaj sen la korektaj loĝkondiĉoj.
 

fonto:Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up