Kubo fabrikis la unuajn 150 mil vakcinojn de Soberana 02

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-10 09:45:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Anoncas Kubo produktadon de la unuaj 150 mil vakcinojn Soberana 02

Havano, feb 10 (RHK) Kubaj sciencistoj anoncis dum kunsido kun la prezidento Miguel Díaz-Canel, la produktadon de la unua stoko de 150 mil vakcinojn Soberana 02 kontraŭ la  kronviruso Sars-Cov-2.

Dum la semajna kunsido de la kuba ŝtatestro kun la sciencistoj laborantaj en la diversaj vakcinaj kandidatoj de la insulo, la ĝenerala direktoro de la Instituto Finlay de Vakcinoj, Vicente Verez Bencomo anoncis la “esperoplenajn rezultojn” de la kandidato Soberana 02.

Li sciigis ke “la lasta pozitiva novaĵo estas ke nia sukcesis produkti stokon de 150 mil dozoj,  kun tre bona rezulto kaj tio reprezentas sciencteknikan atingon tre gravan”.

Li aldonis ke la instituto jam fabrikas grandskale por iniciati venontan marte la fazon III de la klinikaj provoj.

Soberana 02 estas unu el la kvar kandidatoj vakcinaj evoluigataj de Kubo en la batalo kontraŭ la Covid-19.
Kubo ankaŭ evoluigas la kandidatojn Soberana 01-kies unua fazo de la klinika provo jam finiĝis-, Mambisa kaj Abdala, kiuj ankaŭ prezentas pozitivajn rezultojn.

 

Fonto: NTV



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up