Novaj leĝo-dekretoj aprobitaj de la ŝtata konsilantaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-17 10:04:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sesio de la ŝtata konsilantaro de Kubo

Havano, feb 17 (RHK) dum laborsesio per videokonferenco, la ŝtata konsilantaro de Kubo aprobis tri leĝo-dekretojn pri diversaj aferoj rilate la funkciadon de landaj institucioj.

La kunsidon gvidis la prezidanto de tiu organo, Esteban Lazo, kaj ĉeestis la prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero, laŭ komuniko de la parlamenta retejo.

Inter la aprobitaj normoj estas la leĝo-dekreto Pri la poŝtaj servoj, kiuj precizigas la procedurojn pri tiuj ĉi servoj kaj la reguloj pelnumendaj de la diversaj operaciantoj.

Temas pri aktualigo de la leĝaro pri la temo, kio ebligos certigi ĝian stabilecon kaj fortigi la reguligajn funkciojn de la ŝtato.

Krome, la ŝtata konsilantaro ankaŭ aprobis la leĝo-dekreton Pri la Asesora Teknika Konsilantaro, figuro kiu establiĝos en la ŝtataj organoj, organismoj de la centra administracio, superaj organizoj de entreprena mastrumo, institucioj naciaj, lokaj organoj de la popola povo, kaj kie ajn oni konsideru ĝin taŭga.

La celo de tiu Konsilantaro estos pristudi kaj eldoni rekomendojn rilatajn al la agadoj de tiuj institucioj por kontribui al decido-preno surbaze de apliko de la scienco, la teknologio kaj novigado.

La tria normo aprobita estas la leĝo-dekreto Modifo de la Leĝo nro. 1307 de la 29-a de julio 1976 per kiu oni agnoskas la kategorion de universitato al kelkaj centroj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj.

Inter tiuj centroj estas la Armea Instituto Teknika  José Marti, la lernejoj Interarmiloj Generalo Antonio Maceo kaj Generalo José Maceo, kaj la Supera Milita Lernejo komandanto Arides Estévez Sánchez. 

Dum la laborsesio, la membroj de la ŝtata konsilantaro ankaŭ informiĝis pri la evoluo de la Ordiga Tasko, kiu ekde la 1-a de januaro starigis novajn salajrojn kaj prezojn, unuigis la kuban monon kaj  fiksis unikan kurzoŝanĝon, inter aliaj aspektoj de grandaj sekvoj en la sociekonomia vivo de la lando.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up