Fidel: vivon por vi ni deziras!

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-20 12:38:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la trompo ŝajnigi arton, la mediokreco uzas du kaptilojn: ŝminkado kaj oportunismo.

Ambaŭ abundas en la kontraŭkuba pamfleto portita al videoklipo tie en Miamio. La kolorigitaj lumoj, la informadika artifiko, la facila akordo kaj du aŭ tri famuloj portempaj de la laŭvica muzika modo en la merkato, fuŝpentras pecon kun pretendo politika. Tia estas la ŝminkado.

Ĉu oportunismo? Ĉio kapabla pagi abundan monon. Pro tio la  falsemoj de tiu, kiu hieraŭ diris alion, la malkuraĝo de la grandulaĉo, kiu malkasis “timi” la prezidenton; la senhontecon pozi apud vulgara “babilemulon kun background”, kiu eraras eĉ kiam petas al Usono fajron, blokadon kaj invadon por Kubo.

Jes, Patrio kaj vivo, proklamis la ĉefkomantanto, kiu, krome, tre humile, klarigis ke li aŭdi ĝin voĉe de juna deputitino. Parolante kun la junaj pioniroj, la 23-an de decembro 1999, Fidel esprimis:”mi uzos hodiaŭ frazon, ne definitivan, ĉar ni ne povas rezigni je la ideo de Patrio aŭ Morto, nek je la ideo de Socialismo aŭ Morto, kaj mi diros kiel diris juna deputitino en la Nacia Asembleo: Patrio kaj Vivo! Vivon por vi ni deziras!

Jen kia plagiato de tiuj naivuloj, kiuj  pro lukradi je la plej bona proponanto kun la prikrio per kiu ili vendas la patrion, je la fino ili nur ripetis la parolojn de Fidel. Grandega fiasko. Ĉu ili legintus lian paroladon?



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up