Avanci per daŭripovaj solvoj fronte al la Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-03 08:45:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 3 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel prezidis novan kunsidon kun la grupo de fakuloj kaj sciencistoj, kiuj dum tuta jaro partoprenis rekte en la batalo kontraŭ la kronviruso.

La kuba ŝtatestro dankis unu plian fojon la teamojn de la sciencaj centroj kiuj prilaboris tiujn ĉi temojn kaj esprimis sian kontenton pro tio ke “ni proksimiĝas al la momento en kiu povos entrepreni amasan vakcinadon de la loĝantaro, kun certeco”. 

Dum la kunsido la fakuloj raportis pri la agadoj entreprenitaj ekde la pasinta majo, kiam ili ekpaŝis en la evoluigo de vakcinaj kandidatoj aŭtoktonaj kiel klopodo por antaŭ garantii nian suverenon por la vivo.

Fronte al la fakto nekontestebla ke tiuj ĉi sukcesoj rezultigas novajn esperojn, dezirojn kaj atendojn, la ŝtatestro ratifis la konvinkon ke “ni laboro, unue, per enorma respondeco por ne riski homajn vivojn; male, ke la respondoj estu efikaj, longdaŭraj, daŭrigeblaj kaj metu nin en bonan pozicion por venki la pandemion.”

Li insistis pri la grava rolo plenumenda de la Centro por ŝtata kontrolo de medikamentoj, ekipaĵoj kaj kuraciloj (Cecmed), ĉar ni estas “inter la bezono kaj entuziasmo, sed, ĉefe, la respondeco” por avanci taŭge kaj oportune.

 

fonto: Granma


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up