La kuba prezidento memorigas la okazaĵojn de la dektria de marto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-13 13:40:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp


Gestudentoj de la Revolucia Estraro en Havano, sturmas la Prezidentan Palacon kaj forkaptas la radiostacion  Radio Reloj.

Havano, mar 13 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel memorigis la 64-an datrevenon de la okazintaĵoj de la 13-a de marto, kiam okazis la sturmo  al la prezidenta palaco kaj kapto de la radiostacio Radio Reloj, komandita de José Antonio Echeverría.

Per mesaĝo en Tvitero, la prezidento skribis “Sentemaj kaj kuraĝaj, la junuloj forpasintaj en la havanaj stratoj la 13-an de marto 1957 pro la intenco ĉesigi sangan diktaturon, ankoraŭ doloras”.

La kuba ŝtatestro ratifis ke al tiu novkolonia kaj perversa pasinteco Kubo neniam reiros, kaj aldonis: Ni tion ĵuras.

La 13-an de marto 1957, junuloj de la revolucia estraro en Havano, kun ties gvidanto José Antonio Echeverría (1932-1957) sturmis la prezidentan palacon kun la celo ekzekuti la diktatoron Fulgencio Bastista kaj subteni la batalon de Fidel Castro en la Montoĉeno Maestra.

Post 64 jaroj de tiuj agoj, lia heredaĵo politika konserviĝas kaj estas gvidlinio por la novaj generacioj, kiuj hodiaŭ tra la sociaj retoj omaĝas tiun ĉi historian daton.


Fonto: ACN



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up