Alia vakcina kandidato kuba eniras la fazon III de klinikaj provoj: Abdala

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-19 10:15:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 19 (RHK) La Centro por Kontrolo Ŝtata de Medikamentoj, Instrumentoj kaj Medicinaj Aparatoj (Cecmed, hispane), aprobis la duan klinikan provon fazo III en la insulo por Abdala, alia el la kubaj vakcinaj kandidatoj dediĉitaj al prevento de la Kovim-19; kaj samtempe, la entreprena grupo de la industrioj bioteknologia kaj farmacia de Kubo (BiocubaFarma) sciigis per Tvitero, ke ses produktlinioj en kelkaj entreprenoj de tiu grupo laboras en la fabrikado de la vakcinoj, kaj plej malfrue, en aŭgusto ĉi-jare ĝi havos la dozojn bezonatajn por imunizi la tutan kuban loĝantaron. 

Laŭ la koncerna reguliga centro, Cecmed, la aprobo donita por Abdala sin bazas en la rezultoj de sekureco kaj imunogeneco montrita de la produkto dum la klinikaj provoj fazo I kaj II, kaj tial oni konsideras ke ĝi povas pli evolui klinike, irante al tiu supera fazo, kiu implicas la partoprenon de pli granda nombro da volontuloj.

Laŭ raporto de la nacia televido oni sciis ke la klinika provo komenciĝos venontsemajne en la  ĉefurboj de la orientaj provincoj Santiago de Kubo, Granma kaj Guantánamo, kaj inkluzivos 48 000 personojn; laŭ la reguliga centro, la provo ebligos demonstri la efikecon de la produkto laŭ la landaj kaj internaciaj kriterioj establitaj de la Monda Organizo pri Sano por ĉi-specaj vakcinoj.

La dro. Eduardo Martínez, prezidanto de BioCubaFarma, asertis ke laŭ la vakcinaj variantoj pliboniĝis, oni strukturis la produktivajn sistemojn tiel ke, demonstrite iliaj sekureco kaj efikeco, oni povus fabriki milionojn da dozoj. Tiamaniere  tiu ĉi institucio solidigas la celon ke en la nuna jaro la kuba loĝantaro estu vakcinita.

La garantio estas en la evoluo ĝisnuna de la klinikaj provoj de la du plej gravaj kandidatoj, Soberana 02 kaj Abdala, kies provoj avancas tute normale dum la esencaj etapoj por pritaksi ĝian sekurecon kaj efikecon. 

Kubo ankaŭ kunlaboras kun kelkaj landoj cele al batalo kontraŭ la pandemio. Inter tiuj kunlaboroj inkluzivitaj en la insula strategio por evoluigi vakcinojn kontraŭ la malsano, estas tiuj plenumataj kun Ĉinio, Venezuelo, Irano kaj Meksiko.

En tiun direkton iras la subskribo de interkonsento, pasintjanuare,  inter  la Instituto Finlay de Vakcinoj kaj la Instituto Pasteur de Irano kun la celo efektivigi klinikan provon fazo III de la vakcina kandidato kuba Soberana 02 por pritaksi ĝian  efikecon, la plej evoluinta de la kvin kandidatoj vakcinaj de la insulo.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up