Díaz-Canel: registara sistemo bazita sur scienco kaj novigado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-22 09:55:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel pledas por scienco kaj novigado

Havano, mar 22 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis ke nepras en nia lando disponi je sistemo de registara mastrumado bazita sur scienco kaj novigado.

En artikolo publikigita en la revuo Anales de la Scienca Akademio de Kubo, la insula ŝtatestro asertas ke tia sistemo estas unu el la pilieroj por bona mastrumo.

Li mencias spertojn de la lasta jardeko, kiel la avancoj en la rilatoj inter scienco, novigado, formado de homaj rimedoj kaj loka evoluigo; ankaŭ la dialogoj scienco-registaro por pritrakti kompleksajn problemojn ege gravajn kiel la Kovim-19; kaj ties posta ampleksiĝo al nutra suvereno kaj nutra klerigado.

La ŝtatestro emfazis ke funkciigi tian sistemon estas “aŭtenta defio, kiun ni devas alfronti en nacia kaj internacia kunteksto kompleksa”, kaj donas gravan rolon al la registara mastrumo en ĉiuj niveloj.

Díaz-Canel ankaŭ identigas la problemojn limigantajn la sekvojn de kono, scienco kaj novigado en la plenumo de la Nacia Plano de Ekonomia kaj Socia Evoluo ĝis 2030 kaj pretere.

Li asertis ke kiam oni pritraktas tiujn temojn ne eblas forgesi la internacian kuntekston, kaj asertas ke la monda distribuo de la kapacitoj konaj, sciencaj kaj teknologiaj estas malsimetriaj kaj estas ege koncentrita en malgranda grupo de landoj. “Signifa parto de tiuj kapacitoj estas propraĵo de la grandaj transnacioj kaj ties ĉefaj investistoj estas  la milita komplekso industria”. 

Li memorigis la rolon de la ĉefkomandanto Fidel Castro, sendube la granda respondeculo de la avanco de la nacia scienco revolucia. Fidel antaŭplanis estontecon de la insulo ekde 1960 kiel  “futuro de homoj de scienco, homoj de penso”

“La batalo por evoluigo, sendependeco kaj suvereneco, kiel ĉiam insistis Fidel, postulas la kreadon kaj mobilizon de la kapacitoj de scienco, teknologio kaj novigado. Tiu ĉi devus esti dividita konvinko de ĉiuj: popolo, registaro, entreprenistoj, sciencistoj, profesoroj, instruistoj, kamparanoj”.

fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up