Kubo raportis 774 novajn kazojn de Kovim-19 kaj kvar forpasintojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-23 12:16:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 23 (RHK) La direktoro de epidemiologio de la ministerio pri publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán García, raportis dum la ĉiutaga gazetara konferenco ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni analizis 18 162 samplojn tutlande, el kiuj 774 estis pozitivaj.

Li raportis ke estas enhospitaligitaj por klinika sekvo epidemiologia 20 903 pacientoj, suspektemaj 3 657, sub observo 13 885 kaj konfirmitaj aktivaj kazoj estas 3 361.

La lando akumulas totalon de 2 825 292 samplojn studitajn kaj 68 250 pozitivojn (2,42%), el kiuj pli ol 90% estas rekuperiĝintaj.

El la diagnozitaj kazoj, 766 estas aŭtoktonaj, dum 8 malsaniĝis eksterlande.

Durán sin esprimis pri la esperoj de nia lando en la vakcinaj kandidatoj kontraŭ la Kovim-19, Soberana 02 kaj Abdala, du el la 5 kanditatoj kubaj, kiuj estas en la fazo III de klinikaj provoj.

fonto: Minsap
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up