Díaz-Canel laŭdas avancojn de la imunizado kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-24 13:48:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 24 (RHK) La kuba prezidento, Miguel díaz-Canel laŭdis la avancojn de la insulo en la imunizado de la loĝantaro kontraŭ la Kovim-19 per uzo de la vakcinaj kandidatoj kreitaj kaj fabrikitaj de la nacia bioteknologia industrio.

Per mesaĝo en Tvitero, la ŝtatestro elstarigis ke inter la klinikaj provoj kaj studoj de interveno kontrolita, miloj da kubanoj ricevas la dozojn de Soberana 02 kaj Abdala, kio malfermas la vojon al la amasa vakcinado.

Per alia mesaĝo en la sama socia reto, la insula ŝtatestro dankis al la kreintoj kaj al la fabrikantoj, “ĉar  ne nur injektas nian korpon”, sed ili semas “sekurecon kaj esperon en la nacia animo”.

Li ankaŭ elstarigis la kanzonon kreitan de la grupo Buena Fe dediĉe al la scienca atingo de la insulo. La ŝtatestro aldonis: “ Iu kubano kantis por celebri. Mi tion vidas en la retoj kaj dividas kun la aliaj. Mi prezentas mian ŝultron. Tio estas #Cuba #CubaViva

Antaŭe, sanitaraj aŭtoritatuloj anoncis ke 70% de la kuba loĝantaro estos imunizita kontraŭ Sars-Cov-2 inter julio kaj aŭgusto ĉi-jara, danke al strategio de laŭgrada vakcinado, kiu envolvas diversajn hom-grupojn inter 19 kaj 80 jaroj.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up