Kubo denuncas usonan intencon bari la klopodojn en la batalo kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-25 19:27:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

José Ángel Portal Miranda, ministro pri publika sano de Kubo

Havano, mar 25 (RHK) La kuba ministro pri sano, José Ángel Portal Miranda denuncis hodiaŭ ke la usona registaro provis bari la klopodojn de Kubo por bremsi la propagadon de la Kovim-19, per la akrigo de la sieĝo ekonomia, financa kaj komerca kaj la altrudo de pluraj punreguloj  eksterteritoriaj. 

Dum sia prelego en la virtuala konferenco “Kubo por la vivo: spertoj de la frontado al Kovim-19” organizita de la Forumo de Sao Paŭlo, la ministro emfazis ke Vaŝingtono senigis tute intence la kuban popolon je pulmaj ventumiloj, protektiloj personaj, diagnoziloj kaj aliaj bezonataj materialoj por mastrumi la pandemion.

“ Tiuj ĉi limigoj de Usono aldoniĝas al multaj aliaj, kiuj de antaŭ jaroj malebligas al la insulo akiri instrumentojn kaj materialojn por kuracado de kompleksaj malsanoj, kiuj damaĝas eĉ infanojn, kaj ofte endanĝerigas iliajn vivojn je fruaj aĝoj, aldonis la ministro.

Li elstarigis ke la disponebleco de tiuj rimedoj povas marki la diferencon inter vivo kaj morto de la pacientoj, samkiel por la sanitara personaro, kiu ilin prizorgas, kaj aldonis ke nur en la periodo inter aprilo kaj decembro 2020, la sieĝo provokis perdojn cirkaŭ 204 milionojn da dolaroj en la sansektoro.

“La damaĝoj akumulitaj dum preskaŭ 6 jardekoj de  tiu politika apliko superas la nombron de 3 mil 272 milionoj da dolaroj en tiu ĉi sektoro,” deklaris la ministro.

Malgraŭ ĉiuj obstakloj la insulo progresis en la frontado al la Kovim-19 kaj sukcesis krei kvar kandidatojn vakcinajn, kiuj bone avancas.

Krome taksis tre pozitivaj la spertojn de la laborbrigado de kuracistoj por riĉigi la procedurojn de agado en Kubo, ĉar la travivaĵoj de tiuj profesiuloj kontribuis plibonigi la agadmanierojn kaj aldoni lernitaĵsojn, speciale en la temoj rilataj al la ventumilaj modoj kaj la organizo de intensivaj terapi-unuoj.

La kuba ministro precizigis ke “nenio nek iu malebligos ke Kubo daŭrigu sian solidaran agon; nek la maljusta blokado ekonomia, komerca kaj financa trudata de la usona registaro, nek iliaj konstantaj provoj makuli kaj bari la kuban kuracistan kunlaboron, sukcesos ombrigi la noblan laboron de niaj sanlaboristoj tra la mondo.”


Fonto: ACN



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up