Miloj da homoj en 60 urboj tutmonde rifuzas la usonan blokadon al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-29 10:26:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 29 (RHK) Nek lingvaj nek geografiaj aŭ sanitaraj reguloj pro Kovim-19 malebligis la mobilizojn en sekdeko da urboj de la mondo kontraŭ la usona sieĝo al Kubo.

Aktivuloj en pli ol kvindek landoj konstruis Pontojn de Amo por la solidareco al Kubo. Tie, kie ne eblis fizike, la sociaj retoj ĉefrolis per la etiketoj #NoMásBloqueo, #JuntosxCuba,  #PuentesDeAmor, #PorLaFamilia, #SomosUno kaj #CubaVsBloqueo. 

La iniciato, organizita de kubaj elmigrintoj kaj amikoj de la insulo, estis malsama en ĉiu loko kaj superis la esperojn de siaj impulsantoj, interalie, la  projekto Pontoj de Amo de la kubano-usonano Carlos Lazo kaj la kanalo en Jutubo Eŭropo por Kubo.

Lazo komentis al Prensa Latina sian kontenton pro la rezultoj de la agotagoj de la semajnofino kaj kunvokis al nova karavano tutmonda la venontan 25-an de aprilo kun la sama celo.

Laŭ la profesoro, en 15 usonaj urboj kaj sep en Kanado, la partoprenantoj postulis la ĉeson de la sieĝo kontraŭ Kubo.

La aktivulo Erik Fundora, rezidanta en Miamio, loko kie komenciĝis la karavanoj de antaŭ naŭ monatoj, taksis sukcesa la mobilizojn faritajn en tiu loko de la usona ŝtato de Florido.

Organizoj kaj kubanoj en Rusio, Italio, Francio, Germanio, Namibio, Gambio, Angolo, Meksiko, Argentino, Kolombio, Ĉinio, interaliaj dekoj da landoj, okazigis aranĝojn, publikaĵojn en interreto kaj subtenaj agoj.

En Havano, miloj da personoj ankaŭ denuncis la genocidan kaj maljustan karakteron de la usona blokado kaj dankis la subtenon montritan tra la tuta mondo.

La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, taksis emocia la agotagon de internacia solidareco, elstarigis la projekton Ponto de Amo kaj la rolon de la gejunuloj de la insulo. 

En deklaroj al la gazetaro, la ministro Bruno Rodríguez emgazis la malleĝan karakteron de sieĝo akrigita dum la pandemi de Kovim-19 kaj elstarigis la spontaneco de la mobilizo.

La ministerio pri eksteraj rilatoj reasertas ke la blokado konsistigas la plej grandan obstaklon por la nacia evoluigo kaj perforton de la homaj rajtoj.

Oficialaj datumoj evidentigas ke la akumulitaj damaĝoj en ses jardekoj estas je 144 413 milionoj da dolaroj; kaj inter aprilo de 2019 kaj marto de 2020, la sieĝo provokis perdojn superajn je 5 mil milionoj da dolaroj, kiu estas la plej alta nombro por unu jaro.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up