Komenciĝas en Kubo intervena provo per la vakcina kandidato Abdala

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-29 12:06:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Abdala: vakcina kandidato kontraŭ Kovim-19

Havano, mar 29 (RHK) La dua provo intervena kontraŭ Kovim-19 en Kubo komenciĝas ĉi tie per la vakcina kandidato Abdala en 124 mil volontuloj, interalie, laboristoj de la sektoroj pri sano kaj biofarmacio.

Desegnita de la Centro de Genetika kaj Bioteknologia Inĝenierado (CIGB), tiu produkto estos provizata al volontuloj inter 19 ĝis 80 jaroj, de la laboratorioj farmaciaj AICA, la Nacia Centro por Produktado de Laboratoriaj Bestoj kaj la docenta polikliniko 26 de julio.

Ankaŭ estas inkluzivitaj aliaj centroj de esploroj kiel la centro de imunoprovoj kaj la centro de esploroj medicino-kirurgiaj kaj tiu de sciencaj esploroj.

Ago komuna pri studoj kliniko-epidemiologiaj, la provo intervena kontrolita celas pritaksi la rektajn kaj malrektajn efikojn de la vakcinado per la koncerna kandidato en loĝanto-grupoj kun alta risko infektiĝi. 

La vakcinado per Abdala en tiu ĉi etapo havos tri dozojn kaj oni celas redukti la simptoman infektiĝon inter la vakcinitoj je 60% post 14 tagoj de la tria dozo.

Al tio aldoniĝas kontroli ĉu reduktiĝas la severa malsaneco kaj la morteco je 80% kaj 50% je kompleta kargo de influo en la imunizitoj, kaj ne per altaj kovritaj areoj.

La periodo por kompletigi la inkluzivigon de volontuloj estas antaŭplanita ĝis la 10-a de aprilo. Ne povos partopreni individuoj antaŭe injektitaj per alia vakcina kandidato, nek tiuj kun antaŭaj infektoj aŭ alergio al ajna komponento de la produkto.

Oni ne inkluzivos pacientojn kiuj ricevis imunomodulajn medikamentojn en la antaŭaj 30 tagoj, ankaŭ ne aliajn kun kronikaj malsanoj nekontrolitaj, nek gravedulinojn aŭ nov-akuŝistinojn, nek personojn  pozitivajn je VIH, malsano oportunisma, k.s. 

Abdala transiras la fazon III de klinikaj provoj kun samplo de 48 mil volontuloj en tri provincoj de la orienta regiono de Kubo, nome,  Santiago de Kubo, Granma kaj Guantánamo.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up