Faktoj pri la protekto al la kubaj familioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-01 10:49:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 1 (RHK) Pli ol 145 600 familioj estas protektataj de la socia asista sistemo en Kubo, kaj el ili, ĉirkaŭ 132 300 ricevas monajn pruntedonojn, laŭ informis oficialaj fontoj.

La estro de la konstanta laborkomisiono por starigi kaj evoluigi la gvidliniojn de la  partio komunista kaj la ŝtato, Marino Murillo, sciigis per Tvitero ke tiuj familioj ricevas servojn kaj rimedojn kiel parto de la socia asisto.

Tiuj faktoj evidentigas ke en tiu ĉi lando socialista, meze de la ekonomia Ordiga Tasko, “neniu restos senprotekta”, li emfazis.

La spertuloj agnoskas tiun reformon, kune kun la unuiĝo pri mono kaj kurzoŝanĝo, kiel unu el la ekonomiaj procezoj pli gravaj en la landa historio, ĉar ĝi trapasas ĉiujn sektorojn de la vivo kaj havas gravajn sekvojn en la loĝantaro.

Laŭ klarigis Murillo, la strategio por tiu transformo komencita la pasintan unuan de januaro, decidis altigi la enspezojn kaj redukti nivelojn de subvencioj.

Tamen, la ŝtata buĝeto disponigis 700 milionojn da pesoj (29 millionoj da dolaro) por atenti vundeblajn personojn, inkluzive de maljunuloj loĝantaj solaj kaj la familiojn kun malaltaj enspezoj.

Same, la fondusoj por 2021 antaŭvidas 30 mil milionoj da pesoj ( 1 250 milionoj da dolaroj) por subteni subvenciojn, speciale por infanoj kaj maljunuloj.

La insulo ankaŭ disponas je la nomataj Sistemo de Atento al la Familio, kiuj komplementas la nutradon de ĉirkaŭ 73 mil personoj, inter ili, emerituloj, sociaj kazoj, handikapuloj, gravedulinoj.

Aldone, laŭ deklaroj de la ministrino de financoj kaj prezoj, Meisi Bolaños, malgraŭ tio ke la prezoj altiĝis pro la efiko de la devaluto de la kuba peso en la entreprena sektoro, 46% de la medikamentoj konservis sian prezon samkiel antaŭe, tio estas, temas pri subvenciataj prezoj.

Tiamaniere oni protektas 3 milionoj 425 mil personoj, kiuj ricevas medikamentojn je kontralta distribuo pro kronikaj malsanoj, inter tiuj, sangopremo alta kaj diabeto.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up