Kubo memorigas eksterordinaran virinon: Vilma

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-07 12:46:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 7 (RHK) Per flordepono en ŝia tombejo en la regiono II-a Fronto Orienta, en la provinco Santiago de Kubo, la kubanoj memorigas eksterordinaran virinon, Vilma Espin Guillois, okaze de ŝia naskiĝtago.

Hodiaŭ oni ne povas ŝin forgesi, ĉar Vilma estis eksterordinara virino, grandkora homo, protektantino de la neriĉuloj, senlaca batalanto por pli justa kaj egaleca socio.

Ŝi estis en la batalkampoj en la lasta etapo de la sendependigaj luktoj, kaj post la venko de la kuba Revolucio, ŝi laboris favore al la virina enposteniĝo.

Ŝi estas brila posteulino de la kubaj heroinoj, kiuj inspiris kaj konkeris elstaran lokon en la historio.

Kiam la kuba virino stariĝas ĉiutage preta bone fari por ĉies bono, kiam la virino restas avangarde en ĉiu enorma tasko, kaj alpaŝas survoje al vera emancipiĝo por iĝi ĉefrolanto en la bataloj nunaj kaj estontaj, tie ankaŭ estos ĉiam la  animo de Vilma, renaskiĝinta kaj nobla, fiera pri   fekundiga laboro sur tiu vojo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up